Yves Chauvin
Yves Chauvin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Yves Chauvin | |||||
Naskonomo | Yves René Richard Marie Chauvin | ||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1930 en Menen | ||||
Morto | 27-an de januaro 2015 (84-jaraĝa) en Tours | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Parizo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Supera lernejo pri kemio, fiziko kaj elektroniko de Liono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto scienca esploristo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yves CHAUVIN [iv ŝoven] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1930,
mortis la 28-an de januaro 2015), estis franca kemiisto. Li ricevis en oktobro 2005 la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonanoj Robert H. Grubbs [grubz] kaj Richard R. Schrock [ŝrok].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Yves Chauvin trapasis preskaŭ tutan sian sciencistan vivon en la Institut français du pétrole (IFP) [Franca Instituto pri la Petrolo] en Rueil-Malmaison proksime de Parizo. Ĉirkaŭ 1995, li emeritiĝis kaj li poste estis Honora Direktoro de Serĉado.
Ekde 1996, li estis ano de la "Académie des Sciences" (Akademio de Sciencoj de Francio).
Pri la vivo de Yves Chauvin, oni ne scias multon: la sciencisto vivis en Tours (Francio) kie li emeritiĝis. Lia edzino forpasis en la jaro 2004.
Verkado
[redakti | redakti fonton]La Nobelpremio rekompencas la esploradon kaj malkovrojn de Yves Chauvin jam komence de la jaroj post 1970, interalie publikigon de la unua daŭripova metodo de metatezo (1971) (kunlaborante kun Jean-Louis Herisson) kaj la laborojn de Grubbs kaj Schrock. Chauvin diris, ke li ne enkasigos la premion, ĉar li faris sian serĉadon antaŭ 35 jaroj, kaj gajnis la premion dank'al la laboroj de siaj usonaj kunlaborantoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Detaloj pri la Nobelpremio de Chauvin (anglalingve, PDF formato)
- Pri Chauvin, ĉe la retejo de la École Supérieure Chimie Physique Électronique de Lyon Arkivigite je 2008-03-20 per la retarkivo Wayback Machine (france, angle)
- Reago de Chauvin pri la Nobelpremio, el SpiegelOnline germane